PARKOJ KAJ GXARDENOJ
 |
Parko de la Arbidejo - la Pépinière ("Park de la pepinjer")
En 1765, Stanislas permesis la realigadon, laùlonge de la urboremparoj, de reĝa arbidejo formita de 16 kulturitaj kvadratoj. La arboj estis plantotaj laùlonge de la lorenaj vojoj.
En 1835, la arbidejo fariĝis publika parko, kiu konservis sian planon.
Hodiaù, centre de la urbo, tiu vasta verdejo instigas vin al promenado kaj elstreĉado: ludejoj el skulptita ligno, karuseloj, zoo, rozejo, golfludeto, restoracio.
Rimarkindaj arboj : plorfagoj, purpuraj fagoj, gigantaj sekvojoj, ginko, oranĝarbo de Osaĝoj, tuliparbo kaj magnolioj.
|
 |
Parko Sankta Maria - Parc Sainte Marie ("park sat Mari")
En 1620, Jezuitoj instaliĝis sur la lokon kaj nomis ĝin Sankta Maria. En 1808, la bieno fariĝis privata plezurĝardeno . Tiuepoke estis plantitaj la plejmulto da arboj.
En 1903, la urbo ekposedis la terenon kaj faris el ĝi publikan parkon en 1905. En 1909, tiu-ĉi akceptis grandan internacian ekspozicion, kiu alvenigis pli ol du milionoj da vizitantoj. La lasta atestanto de tiu ekspozicio estas la alzaca domo hodiaŭ nomata Domo de la verda spaco (ekspozicioj, prospektoj, konsiloj pri ĝardenumado).
Rimarkindaj arboj: plorsekojoj, tulipujoj, cedroj, kverkoj.
|
 |
Parko Olry - Parc Olry ("park olri")
En 1913, la urbo heredis tiun parkon de klera amatoro pri plantoj. En pejzaĝa spaco, ĝi entenas belegajn arbojn: platanojn , fagojn, kverkojn, taksujon, kaŝtanarbojn, ginkon.
Laŭlonge de la parko, la vintroĝardenoj produktas jare 450 000 plantojn cele ornami la urbajn masivojn.Vidinda loko.
|
 |
Ĝardeno Dominiko Aleksandro Godron - Jardin Dominique Alexandre Godron ("Ĵarda Dominik Aleksadr Godro")
Kreita de Stanislas en 1758, tiu parko estis la unua botanika ĝardeno en Nancio. La botanika fakeco daŭris ĝis 1993, kiam la kolektoj estis translokataj al multe pli vasta loko : la botanika ĝardeno de la Monteto, ĉe la limo de la urbaro.
Nun la ĝardeno prezentas al la publiko hortikulturajn kolektojn, kiuj estos uzataj por ornami la parkojn.
Godron, fama botanikista kuracisto, estis la estro de la ĝardeno dum la dua parto de la XIXa jarcento.
Videblas mirindaj arboj : ginkoj, nigra juglandarbo el Ameriko, tulipujoj, ulmoj, nigraj pinoj el Korsiko.
|
 |
La akvoĝardeno (Jardin d'eau - "ĵarda d'o")
Malfermita je la 12a de julio 1996, tiu ĝardeno kreita de Alexandre
Chemetoff situas inter la rivero Meŭrto, la kanalo kaj la kvartalo "Stanislas Meŭrto" .
Ĝi invitas la promenantojn al revado pro sia belega vegetalaro kaj mirindaj ŝprucofontanoj.
Diversaj arboj ĉirkaùas basenojn garnitajn per akvaj plantoj.
|
 |
Ĝardeno de la Muzeo de la Nancia Skolo - Jardin du Musée de l'Ecole de Nancy ("Ĵarda du Muze de l'ekol de Nasi")
Post via vizito en la Muzeo de la Nancia Skolo, vin allogos promenado en tiu kvieta ĝardeno, kie ĉarmos vin sinuantaj vojetoj, basenoj, rozarboj, superkreskaj foliaroj de la kaŭkazaj umbeloj, kolektoj de plantoj ŝatataj dum la komenco de la dudeka jarcento, kaj la fama akvario, agnoskita kiel historia monumento
|
 |
Parko Blondot - Parc Blondot ("Park Blodo")
La urbo heredis la parkon en 1932. Ĝi konsistas el francstila partero kaj el pejzaĝa spacero , traita de sinuaj vojetoj .
Proksima de la stacidomo, tiu verdaĵa rifuĝejo posedas kelkajn mirindajn arbojn: kaŝtanarbojn, ginkojn, magnolion , figarbon , acerojn.
|
 |
Parko de la aerkuracadejo - Parc de la Cure d'air ("Park de la kur d'er")
En 1900, kreiĝis institucio pri kuracado kaj resanigado. Ties parko baldaŭ ofertis al la nancianojn eblecon promenadi kaj festadi: balanciloj kaj rulŝuvojoj por la infanoj; danctrinkejo kaj restoracio por la gepatroj.
Post la unua mondmilito, la bieno estis akirita de la kongregacio de la fratinoj de la Vizitado.
Post ilia foriro en 1991, la parko remalfermis siajn pordojn al la publiko kaj retrovis sian antaŭan rolon.
|
 |
Parko Karlo la IIIa - Parc Charles III ("Park ŝarle trŭa")
Kreita en 1981, tiu moderna parko situas en la centro de la kvartolo Karlo la IIIa . Multaj ĝiaj aranĵoj destinitas al ludaj aktivadoj: infanludejoj, plursporta tereno, gazonejo. Oni pligrandigos ĝin post kelkaj jaroj.
|
 |
Ĝardeno de la Citadelo - Jardin de la citadelle ("ĵarda de la sitadel")
Sur la remparoj de la malnova urbo, ĉe la pordego de la citadelo konstruita en 1598 de Karlo la Tria, kaŝigas diskreta ĝardeneto.
El stilo mezepoka sed influata de la Renesanco, tiu ĝardeno prezentas plantojn aromajn kaj medicinajn .
Printempe kaj somere, agrablas flari ioniceron kaj antikvan rozon, aŭ ĉifadi la foliaron de la kamomilo kaj de la timiano.
|
 |
Ĝardeno de la Belvedero - Jardin du Belvédère ("ĵarda du belveder")
Kreita en 1992 sur la sunlumaj montetoj de la kvartalo Beauregard Boufflers Buthégnémont ("boregar bufler butenjemo"), tiuj ĝardenoj aranĝitaj en terasoj aspektas kiel flora fruktarbejo, ĉerizarbo, prunarbo, pirarbo kaj pomarbo.
Ili permesas panoraman vidon al la urbo. Kelkaj ludoj ĝojigas la infanojn .
|
 |
Ĝardeno de la Palaco de la garnizonestro - Jardin du Palais du Gouverneur - ("ĵarda du pale du guverner")
Tre proksime de la parko de la arbidejo, vi ekvidos la ĝardenon de la garnizonestro. Ĝi apartenis al la arkitekta tuto de la XVIII a jarcento, dezirata de Stanislas por kunigi la du nanciajn urbojn.
Ĝi estis destinita al la franca intendanto, kiu administris la duklandon dum la reĝado de Stanislas .
La parko ĉarmos vin per sia harmonia desegnado, siaj dolĉaj kaj parfumaj floraroj sed ĉefe per la majesto de siaj arboj : aceroj, purpuraj fagoj pli ol centjaraj, platanoj havante pli ol 5 metran perimetron, verŝajne plantitaj dum la konstruado de la palaco antaŭ pli ol 250 jaroj.
|
|