HISTORIA CENTRO
La Malnova Urbo (La Ville-Vieille , "vil vjej") :
tiu parto de la urbo etendiĝis ĉirkaŭ la duka kastelo kaj atingis siajn nunajn limojn jam mezepoke. Dum la 16a jarcento, fortikigado protektis ĝin per altteknika reto de bastionoj. Nenio postrestas el tiu-ĉi,
krom ero malkovrita dum la pligrandigado de la Muzeo pri
Belartoj (Musée des Beaŭ Arts = "Muze de bozar"). Depost dekkvino da jaroj, sistema restaŭrado de la kvartalo faris al ĝi unu el la plej vidindaj partoj de la turisma tuto .
Pordego de la Krafo (Porte de la Craffe ; "Port de la kraf")
Pordego de la Citadelo (Porte de la Citadelle; "Port de la sitadel")
Duka Palaco (Palais Ducal ; "Pale dukal")
Preĝejo de la Kordelieroj (Eglise des Cordeliers ; "Egliz de kordelje")
Hotelo de Haussonville (Hôtel d'Haussonville ; "otel d'osonvil")
Hotelo Ferraris (Hôtel Ferraris ; Otel ferari)
Placo kaj Baziliko Sankta-Evro (Place et basilique Saint Epvre ; "Plas e bazilik sat Evr")
La Nova Urbo (La Ville-Neuve ; "la vil nev"),
fondita de la Duko Karlo la 3a en 1588, prezentas fizionomion radikale malsimila al tiu de la Malnova Urbo pro sia reto de stratoj kruciĝantaj rektangule. Dank' al bazarplaco kaj prestiĝa paroko : la Primejo (hodiaŭa katedralo), ĝi povis rivali kun la Malnova Urbo ĉar ankaŭ ĝi estis ekipita de maldependa fortika tuto. Ĝin plibeligas restaŭrigado.
Katedralo (Cathédrale ; "katedral")
Preĝejo Sankta Sebastiano (Eglise Saint Sébastien ; "egliz Sa Sebastja")
Preĝejo Nia Sinjorino de Bona Helpo (Eglise Notre Dame de Bonsecours ; "Egliz Notre Dam de Bonsekur")
La arkitekta tuto de la 18a jarcento, enskribita sur la listo de la Monda Heredaĵo de UNESKO.
Sur esplanado inter la muregoj apartigantaj la Malnovan kaj la Novan Urbojn, Stanislas starigis interligilon. Liaj tri placoj artikiĝas de nordo al sudo por kunigi la historiajn urbojn de Nancio : Placo de la Turnirejo (Place de la Carrière, "Plas de la Karjer"), Reĝa Placo (Place Royale : "plas rŭajal") -nuntempe Stanislas- kaj la Placo de la Alianco (Place d'Alliance, "Plas d'alias"). Tiuj du lastaj celis memorigi la gloron de Ludoviko la 15a, bopatro de la eksreĝo de Pollando.
La koncepto "Heradaĵo de la Homaro" kreita de UNESKO antaŭ tridek jaroj estas atribuita al pli ol 370 lokoj kaj monumentoj selektitaj tra la Mondo. En Francio, pli ol dudek lokoj ricevis la titolon; la arkitekta tuto de la 18a jarcento de Nancio estas unu el tiuj de post decembro 1983, ĉar "ĝia intereso estas konsiderata kiel escepta kaj ĝia valoro kiel universala".
Placo Stanislas
Placo de la Turnirejo (Place de la Carrière, "Plas de la Karjer")
Placo de la Alianco (Place d'Alliance, "Plas d'alias")
Triumfarko (Arc de Triomphe, "Ark de triof")