FAMAJ HOMOJ

ANDRE Emile (prononcu « ENDRE Emil ») (1871-1933)

 Lian instruiĝon en la Lernejo pri Belartoj de Parizo, kompletigis studvojaĝo, kiu gvidis lin de Egiptio al Hindio kaj de Persio al Italio. Li ekloĝis en Nancio en 1901.Li samtempe estis arkitekto (Banko Renauld (« reno »), vilaoj de la Parko de Sorupt) kaj endoma ornamisto.

BARRES Maurice (« BARES Moris »)

 naskiĝis en Charmes (« Ŝarm ») en 1862, li parte studadis en Nancio. Dum la Afero, li militis kontraŭ la kapitanon Dreyfus (« Drefus »), aplikante siajn naciistajn konvinkojn. Tiom politikulo kiom plumverkisto, li fariĝis la heroldo de la lorena tero kaj de la franca rezistado kontraŭ Germanio.

BELLANGE Jacques (« BELANĴ Ĵak »)

 naskiĝis ĉirkaŭ 1575. Oni ne scias multon pri lia vivo. Li estis ligita al la lorena kortego kaj al la riĉuloj de tiu duklando. Li pritraktis multajn religiajn temojn per tre manierisma stilo.

BIGOT Alexandre (« BIGO Aleksandr ») (1862-1927)

 instruisto pri fiziko kaj kemio, li   ekkonas la grejson de Fora Oriento dum la   Ekspozicio de 1889. Iom poste, li rezignas instruadon kaj konstruas fornon   en Mer (Departemento Loir et Cher (« Luar e Ŝer»)), lia naskiĝurbo. Lia produktaro estis ekspoziciata unuafoje okaze de la ekspozicio de 1894. Post 1889, Bigot faris eksperimentojn pri la reakcioj de pluraj   mineraloj aplikitaj al diverspecaj pastoj, kuiritaj per granda fajro. Li finpretigis la procedon de la grejso kaj de la porceleno flamigitaj kun Ernesto Chapelet (« ŝapele «). Ĉirkaŭ 1900, Bigot instaliĝis en Parizo kaj dediĉis sin je la arkitekta ornamado. Li realigis precipe kamenojn, internajn kovradojn kaj eĉ fasadojn. En 1902, li partoprenis la ornamadon de la vilao Maĵorel (la perono)

BOFFRAND Germain (« BOFRAN Ĵerma »)

 naskiĝis en 1667, unue instruita pri skulptarto, li lernis arkitekturon kun sia onklo Mansart kiu sendis lin al la kortego de la duko de Loreno Leopoldo en 1699. Lia unua kreado tie estis la kastelo de Lunevilo.

CALLOT Jacques (« KALO Ĵak »)

 naskiĝis kaj mortis en Nancio (1593-1635), filo de la armilheroldo de la duko Karlo la Tria de Loreno. Li lernis parte en Italio. Oni ŝuldas al li la perfektigon de la tekniko de forta-akvo, kiun li uzis kun ĉiuj aliaj procedoj de gravurado. La religio, la violento de lia epoko, la diversaj statoj de la societo estis la plej oftaj temoj de liaj komponaĵoj.

CHARBONNIER Paul (« ŜARBONJE Pol »)(1865-1953)

 Kvankam arkitekto de la historiaj monumentoj, li multe kunlaboris kun Emile André, plenumante la mendojn publikajn kaj privatajn.

CHARLES III (« ŜARL Trua ») Karlo la Tria

 nepo de la Duko Antonio kaj eta nevo de la imperiestro Karlo la Kvina, Karlo la IIIa edukitis en la Franca kortego, kie li edziĝis al Klaŭdia de Francio. Li fortikigis Nancion de 1560 ĝis 1602 kaj kreis la Novan Urbon. Li fondis la universitaton de Pont-à-Mousson (« Pont a Muso») en 1574. Lia pompa funebrado estis gravure elmontrita.

CHARLES LE TEMERAIRE (« ŜARL LE TEMERER ») Þ Karlo la Temerulo

  naskiĝis en 1433. Duko de Burgonio, kaprica kaj kavalira, li revis pri estiĝo de Granda Duklando de Okcidento, kiu interligus la Nordan Maron al Mediteraneo. Por tion atingi, li provis aneksi Lorenon

CORBIN Eugène (« KORBA Eĵen »)(1867-1952)  

Amatora pentristo, kolektanto, sportemulo kaj vojaĝanto, la filo de la fondinto de la « Kunigitaj Magazenoj » (Magasins Réunis) estis klera mecenato, kiu konfidis la konceptadon de siaj novaj magazenoj al la artistoj de la Skolo de Nancio. Li fondis la revuon Arto kaj Industrio (Art et Industrie) kaj faris gravan donacon « Nova Arto », kiu nun plenigas sian eks-vilaon - nun Muzeo pri la Nancia Skolo. Lia filino Jakobino (Jacqueline) daŭrigis la subtenadon.

CYFFLÉ Paul-Louis (« Sifle Pol Lui »)

naskiĝis en Bruges en 1724. Li estis filo kaj nevo de oraĵistoj, li lernadis en Parizo. Skulptisto de Stanislas, li fariĝis ceramikisto, agante en la manufakturoj de lunevilo kaj Sankta Klemento (Saint Clément). Li mortis en Flandrio, kie li   estis fondinta manufakturon pri porcelano.

DAUM Antonin (« DOM Antona »)(1864-1930) :

 studinte inĝenierion, li kreis ornamadan sekcion en la vitrofarejo, kiun li akiris kun sia frato Aùgusto. Li enigis la koloron kaj la stilon de la nova Arto,   farante ĉefe florajn dekorojn . Li sciis kunlaborigi talentulojn kiajn Henri Berger (« Enri Berĵe ») dekorkreisto, Almaric Walter (« Almarik Valter «) - specialisto pri vitropasto. Li   estis vic-prezidanto de la Nancia Skolo.

DELACROIX Eugène (« DELAKRŬA Eĵen »)

Naskiĝinta en prestiĝa familio de meblartistoj, tiu gvidanto de la Romantika Skolo ricevis de la franca reĝo Karlo la 10a mendon por pentraĵo « La Batalo de Nancio » Tiun-ĉi la reĝo donacis al Nancio, kiel dankaĵo pro la akcepto (1828).

DE LA TOUR Georges (« DELATUR Ĵorĵ »)

Tiu pentristo naskiĝis en Vic-sur-Seille (« Vik sur sej ») en 1593. Ne troviĝis pruvo pri itala lernado, kiu klarigus lian preferon por la hel-malhela stilo. Fama dum lia vivo, li estis remalkovrita nur dum la 20a jarcento. Tamen, la reĝo Ludoviko la 13a konsideris lin la plej bona pentristo de la epoko.

DERUET Claude (« DERUE klod »)

 naskiĝis en 1588, en riĉeta nancia familio. Deksepjaraĝa, li elektis la pentristan metion. Li restadis en Romo por instruiĝi. Riĉegiĝinte, li provizadis sian klientaron: same lorenaj nobeloj kiel francaj okupantoj.

GALLE Emile (« GALE Emil ») (1846-1904)

 Kunigante la talentojn de artisto kaj de entreprenestro, li fariĝis la unua prezidanto de la movado «   Nancia Skolo ». Juna, li kunlaboris kun sia patro (kiun li sukcedis en 1877) provizante dekorojn al la manufakturo de Saint Clément (« Sa Klema » Þ Sankta Klemento). Sed liaj eksperimentaĵoj ne limiĝis je dekoro de produktaĵoj de Sankta Klemento, ĉar li fondis meblartan metiejon en Nancio kaj poste kristalejon. Li triumfis je la ekspozicioj de 1898 kaj 1900.

GRUBER Jacques ( GRUBER Ĵak)(1870-1936)

 Tiu lernanto de la Lernejo pri la Ornamaj Artoj fariĝinta instruisto de la Lernejo pri Belartoj de Nancio neniam forgesis sian sindediĉon al ornamarto, kiun li aplikis al multaj teknikaĵoj antaŭ ol specialiĝi pri la vitralarto. Li forlasis Nancion por Parizo en 1914.

GUIBAL Barthelémy (« GIBAL Bartelemi »)

 naskiĝis en Nimes en 1699. Unua skulptisto de la duko Stanislas, li realigis por sia estro la plumbaĵojn de la Fontanoj de Amfitrito kaj de Neptuno en Nancio. Li laboris je statuo de Ludoviko la 15a kun Cifflé. Fine li tajloris la statuojn de la parko de Lunevilo.

GUTTON Henri (1851-1933) (« GUTON Anri »)

 Instruita de la Lernejo Politeknika kaj de la Lernejo pri Belaj Artoj de Parizo, li uzis siajn kompetentecojn arkitektajn kaj inĝenierajn por krei la unuajn konstruaĵojn kun metala strukturo de Nancio. Lia nevo Henriko (1874-1963) sekvis la saman vojon. Li ricevis la oran medalon dum la Universala Ekspozicio de 1900.

HÉRÉ Emmanuel (« ERE emanuel »)

  naskiĝis en Nancio en 1705. Li estis lernanto de Boffrand (Bofra). Unua arkitekto de Stanislas, li laboris je la kastelo de La Malgrange (« La Malgranĵ »), je la Hotelo de la Reĝaj Misioj kaj sur ĉiuj nanciaj laborejoj.

HORNECKER Joseph (« ONEKER Ĵozef ») (1873-1942)

 Post lernado en la Nacia Lernejo pri Belartoj de Parizo, li fikse ekloĝis en Nancio en 1901, malfermis tie arkitektejon el kiu eliĝis la planoj de la Teatro de Nancio kaj de multaj vilaoj.

JANIN Georges (« ĴANE Ĵorĵ » ) (1884-1955)

 Post studado en la Lernejo pri Belartoj de Nancio, kompletigitaj de instruiĝo en la laborejo de lia patro, li malfermis en 1909 fabrikon de artaj vitraloj, kie lia inspiriĝo estis ĉefe flora. Dum tempo, li estis asociita al Jozefo Benoit (« benŭa »).

LAMOUR Jean (« LAMUR Ĵan)

  naskiĝis kaj mortis en Nancio (1698-1771). Li lernis pri la teknikoj de la ferlaborado en Metz (« Mes ») kaj poste en Parizo. Stanislas elektis lin kiel seruriston. Li laboris je la kradoj de la reĝa Placo (Stanislas) en vasta laborejo instalita en la ne plu uzata    preĝejo de la Primasejo.

LESZCZYNSKI Stanislas (« LEŜĈINSKI Stanislas »)

devenis de litova familio. Li naskiĝis en Lwow   (lvuv) en 1677. Kvankam detronigita, li konservis dum sia tuta vivo sian titolon « Reĝo de Pollando ». Forigita de sia patrolando, li restarigis sian situacion per geedziĝo en 1727 de sia filino kun la reĝo de Francio Ludoviko 15a. Tiu ĉi nomigis lin Duko de Loreno por lia tuta vivo.

MAJORELLE Louis (« MAĴOREL Lui ») (1859-1926)

 Vic-prezidanto de la Nancia Skolo, filo de artkomercisto, li reprenis la artan gvidadon de la familiaj laborejoj, direktante la produktadon de mebloj (riĉigitaj de marketraĵoj kaj de bronzaĵoj) laŭ la nova estetiko inspirita de la naturo. Majorelle posedis parizan magazenon kaj vendis siajn produktojn en la tuta mondo.

MIENVILLE Alexandre (« MIENVIL Aleksandr »)

li uzis siajn arkitektajn talentojn tiel bone sur la kampo de la publikaj konstruaĵoj (Bierejo "l'Excelsior") kiel sur tiu de la privataj domoj (vilao de la Mougin).

MIQUE (« MIK ») (la familio de)

estas longa familia linio de lorenaj arkitektoj el kiu elstariĝas Klaŭdio Mique, verkinto de la urbodomo de Vézelise kaj Rikardo, naskiĝinta en 1728. Tiu ĉi asistis Heré antaŭ ol ricevi de Stanislas la oficon de Intendanto de la Konstruaĵoj. Li laboris por lia filino (reĝino de Francio), poste je la servo de Maria Antona, por kiu li kreis la Domaron de Trianono.

PROUVÉ Victor (« PRUVE Viktor ») (1856-1943)

  dua prezidanto de la Nancio Skolo, tiu lerninto de la Lernejo pri Belartoj de Nancio fariĝis ĝian direktoron en 1919. Pentristo, afiŝisto, arkitekto pri internaĵoj, skulptisto, li partoprenis ĉiujn eventojn de la nancia arta vivo. Lia produktado konis orientan periodon ligitan je tunizia restado (premio de la salono).

RENÉ II (« RENE DE ») Þ Renato la dua

naskiĝis en Angers en 1451. Sagaca kolektanto kaj humanisto, li envenigis renesancon en Lorenon post rekonkerado de sia heredaĵo, aneksita de Karlo la Temerulo, dank al la subteno de la franca reĝo Ludoviko la 11a kaj al la helpo de la svisaj kunfederaciitoj. Lian venkon stampis la Batalo de Nancio.

RICHIER Ligier   (« RIŜIE Ligie »)

 naskiĝis en Saint Mihiel (« Sa Mjel » Þ Sankta Mikaelo) (Departemento Meuse (« Mez‘ »)) en la duklando de Bar, en 1500.

Tiu skulptisto realigis verkojn profanajn kaj religiajn kiajn: « la kuŝostatuo de la dukino Filipa de Geldro » (Historia Lorena Muzeo ) , la « Entombigo » en la Preĝejo Sankta Stefano en Sankta Mikaelo, la « Kriston portantan la Krucon » en la Preĝejo Sankta Laŭrenco en Pont-à-Mousson (dep. Meŭrto kaj Mozelo). Elektinta la Reformacion, Richier devis ekziliĝi en Genevon pro liaj religiaj orientiĝoj. Li mortis tie en 1567.

VALLIN Eugène (« VALA Eĵen »)(1856-1922)

 Li sukcedis sian onklon (lignaĵisto-meblisto), antaŭ ol malfermi siajn laborejojn sur Bulvardo Lobau (kies realigadon li prizorgis) Krom rapida restado en la Lernejo pri Belartoj de Nancio, li formiĝis surloke. Oni ŝuldas al li multajn meblajn tutojn kaj arkitektajn projektojn. Li estis vic-prezidanto de la Nancia Skolo.

WEISSENBURGER Lucien (« VAJSENBURGER Lucie» ) (1860-1929)

 Liaj studoj en la lernejo pri belartoj de Parizo, malfermis al li la pordojn de la Salono. Li kunlaboris kun Henriko Sauvage (« Sovaĵ ») (Vilao Majorel) kaj estis membro de la komitato de la Nancia Skolo. Li estis aŭtoro de multaj projektoj de nanciaj vilaoj kaj privataj hoteloj.

 

Office de Tourisme de Nancy - Place Stanislas - BP 810 - 54011 Nancy Cedex - Tel. 03.83.35.82.22 - Fax. 03.83.35.90.10
© Office de Tourisme de Nancy - 2006